Kastelo Wilhelmshöhe
Kastelo Wilhelmshöhe (germane: Schloß Wilhelmshöhe) estas palacego en la uesto de Kaselo, Germanujo. Ĝin ĉirkaŭas parkoj kaj kaskadoj situante ĉe la eosta deklivo de Habichtswald-arbaro kaj proksime de la gravega stacidomo Kassel-Wilhelmshöhe. Ekde 2013 la kastelo kun la monta parko staras sur la listo de Monda heredaĵo de Unesko.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La kastelo havas kupolkronitan, 69 metrojn longan mezkonstruaĵon kun portiko el ses ionikaj kolonegoj, du 54 metrojn longajn flankajn alojn. Ĝin konstruis inter 1787 kaj 1789 Simon Louis Du Ry kaj Heinrich Christoph Jussow. Iamaj estis surloke la aŭgustenana Monaĥejo Weißenstein, kiu sekularigitis en la 1527-a jaro.
Profitante de la nature tiom riĉaj kaj perfekte taŭgaj pejzaĝeroj landgrafo Karlo komisiis la italan ĉefkonstruiston Giovanni Francesco Guernieri pri surkonstruado. Unue estiĝis sur la pinto de Karlsberg-monto la giganta okangula palaco (Riesenschloß) el tri unu sur la alia konstruitaj arkvolboj. Sur ties platformo sur 31 metrojn alta piramido estas la kupra, 10 metrojn alta imitado de la Farnese-Herkulo (populare nomite großer Christoph). Disde la okangullo 12,5 metrojn larĝaj, 283 metrojn longaj kaskadoj malsupren kondukas inter abiaj linioj. Post 47 metroj la kaskadoj per basenoj interrompatas. La ŝtuparoj havas po 842 ŝtupojn. Post la Sepjara milito landgrafo Frederiko la 2-a rekonstruigis la duone malkonstruitan Kasteleton Weißenstein. Krome li ordonis la faron la vilaĝo Moulang kaj 58 metrojn fontanon.
Lia filo Vilhelmo la 9-a, la posta elekto-princo Vilhelmo la 1-a, farigis post la forigo de la malnova Weißenstein-plezurkastelo la nunan kastelon. Al li kaj liaj posteuloj ĝi iĝis somera rezidejo. La Steinhöfer-kaskado, la Teufelsbrücke-ponto kaj la akvodukto kun akvofalego (kiu estas la interaĵo de la akvaj artaĵoj inter la kaskadoj kaj la granda fontano) kiel ankaŭ Löwenburg-burgeto estas liaj kreitaĵoj. Ĉi-lasta estas kavalirburgo tipa kun ĉia necesa meblaro. En ĝi entombigitis la lasta princ-elektisto Vilhelmo la 1-a. De tiam portas Weißenstein la vilhelman nomon Wilhelmshöhe.
La famegaj akvoartaĵoj saltas somere disde ĉielpreno-tago ĝis oktobro, regule po unu horon merkrede kaj dimanĉe. Post la kapitulaco de Sedan (2.9.1870) la kastelo estis la restadloko de la kaptita imperiestro Napoleono la 3-a ĝis la 3.4.1871.
Najbaraj aferoj kaj muzea utiligo
[redakti | redakti fonton]Najbare estas multaj, vilaoj, pensionoj kaj kelkaj sanigejoj. Famas ankaŭ la enkastela pinakoteko Gemäldegalerie Alte Meister kaj la antikvaĵkolektaro Antikensammlung Kassel. Belas krome rozejo.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 20. Leipzig 1909, p. 646 (tie ĉi interrete)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Museum Schloß Wilhelmshöhe, muzearo kasela kun detalaj informoj pri la ensemblo kastela kaj parka